Ludmila Jevsejeva

JEVSEJEVA, Ludmila Ivanovna. 1913-1980. Latvino; poŝta librotenisto. Lernis Esperanton en 1932. Poemoj en "Literatura Mondo" (2a periodo), "Norda Prismo" kaj aliaj gazetoj, kaj en Naŭ poetoj (1932)
Ludmila Jevsejeva dediĉis sian tutan vivon al Esperanto. Antaŭ la Dua mondmilito ŝi estis la redaktorino de E-revuo "Ondo de Daugava", la sekretario de Latva Esperanto Societo, laboris en diversaj E-komisionoj, ofte prelegis, aktoris en E-teatraĵoj, iam mem verkinte tekstojn por ili, gvidis E-karavanojn al najbaraj landoj. Tamen la ĉefa okupo por ŝi estis versfarado. Post kiam Sovetunio okupis Latvion en 1941, ŝi estis kondamnita pro sia esperantista agado kaj ekzilita al la norda Komia provinco de Rusio, de kie ŝi povis reveni Latvien nur post dek ses jaroj. Post la reveno ŝi tre aktivis kiel Esperanto-poeto. Kontribuis al "Paco", "Norda Prismo", "Hungara Vivo", "Heroldo" k.a. gazetoj.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Eseo de Nikolao Stepanov.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Versoj (1987)
Donacetoj por infanoj (originala infanlibro, 1994)

Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Legu poemon de Ludmila Jevsejeva.

Legu eseon de Nikolao Stepanov:
Ludmila Jevsejeva - esperantistino kaj poetino.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj