Peter Theodor Justesen
JUSTESEN, Peter Theodor. 1875-1950. Dano. Kuracisto, deĵorinta en la iama Nederlanda Hindujo. Multflanka sciencisto, i.a. membro de la Franca Astronomia Societo, geologo k.c., en nenio diletanto. Prezidanto de CDEL 1937-42.
Verko: Verema raporto pri la German-Molsa Milito (1936) La novelo Papilio iam aperis en "Malgranda Revuo"; ĝi estas unu el la plentrafoj de la modesta doktoro, en kies prezento renkontiĝas la ĉiutaga vivo kun la universaleco. Klasika rakonto de nia literaturo! D-ro Justesen kunlaboris "Malgrandan Revuon" kaj faris gravajn servojn al la dana movado - ĉiam sen granda aplombo, modeste kaj vortavare. /33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964. Legu novelon de Peter Theodor Justesen: |
|
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj