Kálmán Kalocsay

KALOCSAY, Kálmán (Kolomano). 1891-1976. Hungaro, kuracisto. Naskiĝis en Abaujszantó. Lernis en Miŝkolca gimnazio. Esperantisto de 1911. Studis medicinon en Budapeŝto, diplomiĝis en 1916. Militservis dum la Unua Mondmilito, de 1920 havis kuracistan postenon ĉe Budapeŝta infekta hospitalo kaj poste instruis medicinon ĉe universitato. Edziĝis en 1929.
Kalocsay havis talenton pri muziko, ludis pianon kaj iomete komponis. Verkis poezion unue hungare, poste Esperante. Sciis plurajn okcidentajn lingvojn plus la rusan. Aktivis en la Hungaria Esperanto-movado, estis ĉefredaktoro de la gazeto "Literatura Mondo". Akademiano. Kune kun Gaston Waringhien verkis Plena Gramatiko, poste Plena Analiza Gramatiko, PAG. Verkis pri la verba sistemo de Esperanto (la participoj) kaj pri ĝia prozodio kaj poetiko. Sed plej konata estas lia propra poezia verkado, kaj la tradukado de poezio el pluraj lingvoj.
"Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝuama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto, kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la lipoj. Li parolas per velura voĉo kaj prononcas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. [...]
La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de Kalocsay. Neniu tiel klare konsciis la propran valoron de l' Esperanta vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de la radikaro. Oni havas la impreson, ke por Kalocsay la vortoj vivas per vivo pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas ilin kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion ebligas al li vasta memoro, la plej drastajn, la plej pitoreskajn vortojn; el tiuj neologismoj certe pli ol unu velkos kaj restos nur kiel 'kaloĉajismo' - sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ronsard.
Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kondukis lin al ia brila, senenhava verstekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsignifo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj." Gaston Waringhien, /Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 276-277.

Kalocsay, unika Nom',
De l' versoj mastra suveren',
Ardante brila fenomen
De nia povra idiom'.

Jen ŝtormas fajra vortciklon',
Jen muĝas milda versorgen',
Kalocsay, unika Nom',
De versoj majstra suveren'.

Se ravas lin printemp-arom',
Se trafas lin la mond-ĉagren'
Ekvibras lia kor-anten'
En simfonia polikrom'...

Kalocsay - unika Hom'!

L. Totsche.

Kalocsay - mondvoĉa bardo,
Reĉo de l' ritmo kaj de l' rimo,
Vi levas tra la land' sen limo
La verdajn faldojn de l' standardo.

Versforĉu do kun ŝtala hardo,
Leŝigu nin per artmaksimo,
Kalocsay - mondvoĉa bardo,
Reĉo de l' ritmo kaj de l' rimo.

Profunde via ferigardo
Penetris fundon de l' animo,
Sed hele brilas, kun esprimo
Fajra, profeta, via ardo...

Kalocsay - mondvoĉa bardo.

G. Waringhien.

/ el Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Mondo kaj Koro (Originalaj poemoj 1921)
Du kokcineloj (Tradukita novelo 1922)
Sándor Petőfi: Johano la Brava (Traduko de poezia fablo 1923)
Kantanta Kamparo (Traduko de hungaraj popolkantoj 1923)
Kárinthy: Morgaŭ matene (Tradukita dramo 1923)
Madách: La Tragedio de l'Homo (Tradukita drama poemo 1924)
Ni kantu (Traduko de hungaraj popolkantoj 1928)
Eterna bukedo (Poemtraduko el 22 diversaj lingvoj 1931)
Lingvo, Stilo Formo (Lingva studo 1931)
Rimportretoj (Originalaj poemoj 1931)
Streĉita kordo (Originalaj poemoj 1931)
Parnasa Gvidlibro (Kun Waringhien, Bernard, Poetiko 1932)
Sekretaj sonetoj (Sub pseŭd. "Peter Peneter", Originalaj poemoj, 1932 ; 3a eldono 1989)
Goethe: Romaj Elegioj - La Taglibro (Traduko1932)
Enciklopedio de Esperanto (Literatura sekcio 1933-34)
Hungara Antologio (Tradukoj, kun Baghy, Bodó, Halka, Szilágyi, Tótsche 1933)
Dante: La Infero (Poemtraduko 1933)
Arthistorio (Traduko 1934)
Vivo de Arnaldo (Traduko 1934)
Plena (Analiza) Gramatiko de Esperanto (Kun Waringhien 1935)
Gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (Gramatika studo 1938)
Gyula Török: Rozinjo (Traduko 1938)
Izolo (Originalaj poemoj 1939 kaj 1977)
La travestiita muzo (Kun Gaston Waringhien, sub pseŭd. "Georgo Peterido Peneter", Poemparodioj, 1950)
Ezopa Saĝo (Poezie reverkitaj fabloj 1956)
La Libro de Amo (Kun Waringhien, originalaj poemoj 1956)
Charles Beaudelaire: Charles Baudelaire: La Floroj de l' Malbono (Kun Waringhien kaj aliaj 1957)
Shakespeare: Reĝo Lear (Tradukita dramo 1966)
Vojaĝo Inter La Tempoj (Gramatika studo 1966)
Shakespeare: Somermeznokta sonĝo (Tradukita dramo 1966)
Rendszeres eszperanto nyelvtan (Hungara Esperanto-gramatiko 1968)
Heinrich Heine: Kantoj kaj romancoj : poemkolekto (Tradukoj 1969)
Sándor Petőfi: Libero kaj amo (Poemtraduko, 4a eldono 1970)
Shakespeare: La Tempesto (Tradukita dramo 1970)
La kremo de Kalocsay (1971)
6000 frazeolgiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj (1975)
El Streĉita kordo (Elektitaj poemoj, 1976)
Kiel verki kaj traduki poemojn (Poetiko 1979)
Tutmonda Sonoro (Tradukoj 1981)
Dek prelegoj (1985)
Diino Hertha (Originalaj noveloj 1992)
Sendemandaj respondoj (1992)
La dekdu noktoj de satano (Sub pseŭd. "Emiano Imby", 1990)
Versojn oni ne aĉetas (Originalaj poemoj 1992)
Dissemitaj floroj (Poemoj kaj tradukoj, red. Ada Csiszár 2005)


/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/David Poulson, Suite101.com
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 276-278


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Kalocsay - la klara fonto de la esperanta literaturo


Legu poemojn de Kálmán Kalocsay:
Kelkaj poemoj
Aliaj poemoj

Legu novelon de Kálmán Kalocsay:
Mia penso

Jen troviĝas verkoj de Kálmán Kalocsay.

Legu artikolon de Javier Guerrero kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2012:
Kalocsay, masonisto de la Parnaso

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj