Aira Kankkunen
|
KANKKUNEN, Aira.
1928-2010. Finnino de 1963 vivanta en Svedio. Naskiĝis en Vuolijoki ĉe Kajaani, Finnlando. De 1984 docento pri infanaŭdiologio en Gotenburgo. En 1982 doktoriĝis ĉe la medicina fakultato de la universitato en Gotenburgo. (La disertacio:"Pre-school children with impaired hearing in Göteborg 1964-1980") Verkis finne, svede kaj Esperante. Publikigis multajn fakajn librojn kaj artikolojn pri siaj sciencaj esploroj. Ano de verkistaj societoj sveda kaj finna en Gotenburgo. Lernis Esperanton en 1988 kaj baldaŭ poste ekverkis originale. Premiita pro poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Nova Talento de 1992. Verkis poezion kaj poeziecan prozon en simpla lingvaĵo.
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |