Jiří Karen

KAREN, Jiří. Propranome PODMELE, Ladislav. 1920-2000. Ĉeĥa poeto kiu verkis ankaŭ en Esperanto. Eldonis 17 ĉeĥlingvajn poemarojn, el kiuj Flugilhava ŝtono kaj Serĉado de blua tono (pri Chopin) aperis esperantlingve en tradukoj de J. Kořínek. Li mem esperantigis romanon La plej eminenta inter Pierotoj de F. Kožík (kun J. Vondroušek), eldonis broŝureton Poeto ne mortas (fragmentoj el verkoj de F. Kožík), kontribuis per tradukoj el la ĉeĥa literaturo en gazeto Paco, en ĉeĥlingvaj periodaĵoj propagandis Esperanton. Liaj originale verkitaj poemoj aperas dise tra Esperantujo.

/Vikipedio 2002

Verko:
Kantoj de vaganto sur planedo Ĝoja Ĝojmalo (poemaro, 1996)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj