Stanisław Karolczyk

KAROLCZYK, Stanisław (pseŭdonime ESKA). 1890-1966. Polo; oficisto. Naskiĝis en Lodzo. Esperantisto de 1907. Prezidanto de PEA, redaktoro de "Pola Esperantisto". Ano de la Lingva Komitato. Aperigis poeziaĵojn en diversaj Esperanto-gazetoj. Multe tradukis el la pola.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Unuaj agordoj (poemoj, kun Stanisław Braun "Elski", 1912)
Poeziaĵoj (poemoj, kun Stanisław Braun "Elski", 1997)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj