Oldřich Kníchal

KNÍCHAL, Oldřich. 1939-2021. Slovako; ĵurnalisto. Naskiĝis en Humenné. Esperantisto de 1955. Studis historion kaj filologion en Prago. Agadis i.a. kiel komitatano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio; redaktoro-fondinto de ties gazeto "Starto". Amplekse publicis pri Esperanto (i.a. 300 artikoloj kaj studoj en 22 nacilingvaj kaj 20 movadaj gazetoj); verkis, tradukis kaj redaktis entute 25 volumojn kaj 5 periodaĵojn. Ekde 1979 vivis en Budapeŝto. Redaktoro de slovaklingva gazeto. Aktivis kiel beletristo. Eldonis ĉirkaŭ 25 librojn ĉeĥe kaj slovake. Tradukis ankaŭ el la hungara. Kunaŭtoro de Kiuj semas plorante (romano, Premio Raymond Schwartz 1980). En manuskripto du prozaj volumoj; prozverkoj ankaŭ en la ĉeĥa. Kunfondinto de Esperantlingva Verkista Asocio.

/ /William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Komenio kaj la internacia lingvo (1974);
Mediteme (originala kaj tradukita prozo 1980).
Kiuj semas plorante (kun Éva Tófalvi, romano 1980)
Adiaŭ, Kuzko! (Krimromano 1987)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj