Jiří Kořínek

KOŘÍNEK, Jiří. 1906-1988. Ĉeĥo; komerca komizo, teksa kvalitkontrolisto. Naskiĝis en Liberec. Ekkonis Esperanton en 1922, aktiviĝis por Esperanto en 1947. Abunde verkis poemojn kaj tradukis, kaj havis plurajn volumojn en manuskripto. Liaj verkoj aperis en ĉiuj ĉefaj gazetoj. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Multe tradukis por Slovaka Antologio, 1980.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.

Verkoj:
Vitreroj (poemaro, 1976)
Kvarfolio (poemaro kun Rumler, Urbanová, Vidman, 1976)

Tradukoj:
Jaroslav Seifert: Panjo (tradukitaj poemoj, 1960)

Petr Bezruč Sileziaj kantoj (kuntradukinto, 1970)
Podmele, Ladislav: Flugilhava stono (elektitaj poemoj, 1985) Markéta Procházková: Sur la sojlo de la amo (1986)

Legu poemojn de Jiří Kořínek:
La amo donas
Karuselo
Posttagmeza suno
Rifuĝo

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj