Izrael Lejzerowicz

LEJZEROWICZ, Izrael. (Pseŭdonime Ilo, Georgo Verda). 1901-1942. Pola hebreo, ĵurnalisto; komercisto. Naskiĝis en Lodzo. Lernis Esperanton en 1912-13. Gvidanto de la Esperanto-movado en Lodzo. Prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj. Verkis jidan lernolibron kaj ŝlosilon. Artikoloj en "Pola Esperantisto", "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Mondo". Satira verkisto. Tradukis Dibuk de An-Ski el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio de Aŝ el la jida. Ano de la Lingva Komitato.

Lejzerowicz per artikoloj defendis la idean flankon de Esperanto kaj protestis kontraŭ la movada defetismo rilate al faŝismo. Vivis en la Varsovia geto de 1940 ĝis 1942, kiam li kun sia familio estis murdita en Treblinka.

Verkoj:
El la "Verda Biblio" (satiro, 1935)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
Ulrich Lins, revuo Esperanto 1135

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj