Nicolai Liventhal
LIVENTHAL, Nicolai. 1916-2004. Estono. Naskiĝis en Tallinn. Studis ekonomikon en Tartu kaj Kopenhago. Dum la dua mondmilito venis tra Germanio al Danio, kie li ekloĝis. Esperantisto de 1934. Biciklis tra kvar landoj prelegante en Esperanto pri Estonio. Instruis Esperanton kaj aktivis movade en Kopenhago.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Esperantio - ĉefe en Danio (Epigramoj kaj poemoj, 1937)
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj