Anna Löwenstein
|
LÖWENSTEIN, Anna. Antaŭa nomo: Anna Brennan. 1951. Anglino;
konsilanto pri mamnutrado. Naskiĝis apud Londono. Lernis Esperanton 13-jara. Laboris en la
CO de UEA 1977-81. Fondinto kaj redaktoro de la feminisma revuo "Sekso kaj egaleco" 1979-1988.
Redaktoro de la facillingva parto de "Kontakto" 1983-1986. Gvidis verkosemajnojn en Grezijono
kaj Plouezek. Verkis artikolojn kaj recenzojn por "Esperanto" k.a. revuoj. Longe vivis en Italio,
nun en Londono. Patrino de du denaskuloj. Akademiano.
Fondis uea.facila.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj |