Jacques-Louis Mahé

MAHÉ, Jacques-Louis. 1912-1992. Franco. Reklamfotografisto. Esperantisto de 1928. En 1937 kreis reklamfilmon por Esperanto, kaj en 1964 la kinofilmon Angoroj. Kunlaboris en "Franca Esperantisto". Dum la 50aj jaroj kabeis. Verkis originale sub la pseŭdonimo LORJAK.

Verkoj:
Neologisme (1975)
Transe (romano 1976)
Retoj (romano 1978)
Regulus (krimromano 1981)
Iluzioj (novelaro 1982)
Eŭlalia (romano 1984)
Mariagnes (romano 1986)
Kromosomoj (romano 1989)

Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).

/Kromosomoj, 1989.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj