Carmel Mallia
|
MALLIA, Carmel.
1929. Maltano; emerita sanitara inspektoro. Licenciito de la londona universitato en la franca lingvo; doktoro pri naturkuracado kaj literaturo.
Esperantisto de 1960. Fondinto kaj prezidanto de e-societo (Malto); Diplomo pri kapableco en Esperanto de Brita Esperantista Asocio; Licenciato de BEA. Aperigis diversajn eseojn kaj artikolojn pri Esperanto, maltlingve kaj anglalingve, en maltaj ĵurnaloj; gajnis diversajn premiojn en literaturaj konkursoj. Akademiano. Kontribuis al la novelaro Mondoj 2001.
Verkoj: Dun Karm: La 'Mio' kaj lia pretero (traduko el la malta, 1973) Kontrastoj (poemoj, 1980) Kapricaj raketoj (poemoj, 1981) Marionetoj (poemoj, 1999) V.M. Pellegrini: La Malta Epopeo (traduko, 2001) Ĉielarka Estonto (originala romano, 2002) Distre-libere (poemoj, 2005) Kontribuis al "Mondoj" (2001).
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj |
![]()
|