Julio Mangada Rosenörn

MANGADA ROSENÖRN, Julio. 1877-1946. Hispano; militisto. Naskiĝis en Kubo. Esperantisto de 1906 kaj tuj komencis propagandi Esperanton per framasona gazeto. Kunfondinto (1911) de la gazeto "Homaro", kiu en 1913 publikigis la politikan kaj religian deklaracion de Zamenhof. Gvidis kursojn, fondis gazetojn, prezidanto de HEA. Batalis por la hispana respubliko kaj en 1939 post la venko de faŝismo rifuĝis en Meksiko.

Verkoj:
Ferdinando VIa kaj Farinelli (historia novelo, 1920)
Helpanta temaro por ĉiuj landoj (lernilo, 1925)
Avila (1925)
Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj
Versaĵaro (1922)
El moderna hispana Parnaso (diversaj poetoj, 1927)
Cervantes: Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino (traduko, 1927)
Amelia kaj Marina (originala poemaro, 1934)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Legu eseon de Antonio Marco Botella pri Julio Mangada Rosenörn.

Legu eseon de Toño del Barrio pri Julio Mangada Rosenörn.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj