Geraldo Mattos

MATTOS Gomes dos Santos, Geraldo. 1931-2014. Brazilano; lektoro. Esperantisto de 1948. Doktoro pri filologio. Kunlaboranto de "Fonto". En la portugala lingvo verkis pli ol tridek librojn pri la instruado de la portugala lingvo kaj pri lingvistiko. Akademiano de 1970. Prezidanto de la Akademio 1998-2007. Ekverkis Esperantan poezion en 1953. Verkis ankaŭ prozon kaj teatraĵon.

Esperantaj verkoj:
La tento de la junulo (poemo 1953);
Ivan la sesa (kvinakta teatraĵo 1953);
La nigra spartako (rakonto 1955);
Miniaturoj (japaneskaj poemoj 1959);
Arĉoj (sonetaro 1967);
Ritmoj de vivo (poemaro 1968).
La libro de adoro (poemaro 1985).
La libro de Nejma (poemaro 1985).
Barbaraj sonoj kaj sonetoj (poemaro 2000)

Almeida, José Américo de: La bagasejo (tradukita romano 1985)
La deveno de Esperanto (1987)
Dantas, Julio: La supeo de la kardinaloj (tradukita unuaktaĵo 1997)
Bloch, Pedro: La manoj de Euridicia (tradukita teatraĵo 1997)
Picchia, Menotti del: Joĉjo Mulato ; La maskoj (tradukitaj poemoj 1997)
La servorajto (kaj) La sinmortigo (dramoj 1997)
La bona pineto (infanrakonto 2008)
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984; Vikipedio 2012.

Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2014:
Geraldo Mattos


Legu poemojn de Geraldo Mattos:
Kvin sonetoj kaj unu odo
Mistero
Sangaj epokoj

Legu fabelojn de Geraldo Mattos:
La amika malamiko
La fluganta knabino
La petolema knabo

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj