Stefan Maul

MAUL, Stefan. 1940. Germano; ĵurnalisto. Naskiĝis en Jugoslavio, ekde 1944 vivas en Germanio. Universitata ekzameno pri teologio. Politika redaktoro de ĵurnalo en Aŭgsburgo. Aktiva interalie pri ĵurnalistiko ankaŭ en Esperanto. En 1980 fondis la revuon Monato, kies redaktadon li longe gvidis. Editoris kaj kunverkis Manlibro pri Ĵurnalismo kaj Deklingva Manlibro pri Politiko. Kunredaktoro de Sub la signo de socia muzo (1987). Gvidas la konsultan komisionon de la Akademio.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Stef-po-emoj (poemoj, 1969)
Vortaj (a)ludoj (poemoj, 1987)
El verva vivo ĵurnalista. (membiografio, 2005)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj