John Merchant

MERCHANT, John. 1872-1936. Anglo; komerca direktoro. Naskiĝis en Sheffield. Aktivulo en YMCA, Reformklubo, framasona loĝio kaj diversaj sportaj kluboj. Esperantisto de 1905. Prezidanto de loka Esperanto-societo kaj de BEA. Prezidanto de Internacia Centra Komitato 1928-33. Dum jardeko verkis ĉiusemajnan kolumnon pri Esperanto en loka gazeto.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid'
Se li leviĝas el la sid'
En la aero gaj' zigzagas

Li ŝercas sed serioze agas
I-co-ko sekvas lin kun fid'
John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
El lia trono de prezid'

Sed ni plej multe al li pagas
Per ventroskua, brua rid'
Kiam laŭ lia lerta gvid'
Tri angloj alilande vagas...

John Merchant - fortaj ŝercoj sagas

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Verkoj:
Tri Angloj alilande (1912)
Josefo Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo (1923)
Kompatinda Klem (1931)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj