Zdravka Metz

METZ, Zdravka. 1952. Kroatino vivanta en Kanado; ekonomikisto. Esperantisto de 1967. Estis librotenisto ĉe Internacia Kultura Servo en Zagrebo. Iama aktivulo de Kroatia Esperanto-movado kaj de TEJO, poste de la Kanada movado. Gvidis kursojn. Vivas en Montrealo, havas du Esperanto-parolantajn infanojn.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Bestoj en nia domo (rakontoj, 1999)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj