Georgi Mihalkov (Julian Modest)
![]()
|
MIHALKOV, Georgi (MODEST, Julian). 1952. Bulgaro el Sofio; psikologo, bibliotekisto. Esperantisto de 1973. En 1977 edziĝis al hungara esperantistino kaj de tiam ĝis 1985 vivis en Budapeŝto, poste denove en Sofio. Kunlaboris per noveloj, recenzoj kaj eseoj en "Heroldo", "La Kancerkliniko", "Hungara Vivo", "Literatura Foiro", "Fonto" kaj aliaj revuoj. 1985-88 eldona redaktoro de Bulgara Esperanto-Asocio. 1986-92 lektoro pri Esperanto en Sofia universitato. Verkas rakontojn ankaŭ bulgare.
/Fonto 29.
Verkoj: Noveloj aperis en Trezoro - la Esperanta novelarto (1989) kaj Tempo fuĝas (1995).
Legu novelon de Julian Modest: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |