Karl Minor

MINOR, Karl. 1891-1946. Anglo loĝanta en Germanio; reklamisto kaj eldonisto en Hamburgo. Naskiĝis en Londono. Ekkonis Esperanton en 1908, esperantistiĝis en 1921, literatura redaktoro de "Germana Esperantisto". Lingva Komitatano. Verkis Esperanto-Germanan vortaron (1924), tradukis Natan la saĝulo de Lessing, presentita en la UK de Nurenbergo, 1923. En 1933, estante judo, li fuĝis en Londonon.

Karl Minor - mortas pro logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco
Nin iam pro la asonanco
Disigis akra polemiko

Kvankam mem emis li por piko
Indignis li pri mia lanco
Karl Minor - mortas pro logiko
Eĉ en plej eta sencnuanco

Ni laŭdu lin pri stilistiko
Pri Natan. Ŝerci estus ŝanco
Sed ĝenas min la cirkonstanco
Li estas mia malamiko

Karl Minor - mortas pro logiko

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Verkoj:
Pro Dio! ne Esperantiston! (teatraĵo, 1924)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj