Suso (Jesus) Moinhos

MOINHOS, Suso (Jesus). 1970. Hispaniano (galego). El Vigo. Studis filologion en Lisbono kaj Santiago de Compostela, interlingvistikon en Poznano. Kontribuis per poemoj en la revuoj Esperanto, Beletra Almanako kaj Zagreba Esperantisto, kaj en la antologio Nova mondo en niaj koroj (2016). Krome tradukas el la galega lingvo. De 2015 redakciano de Beletra Almanako.

/Facebook, 2016.

Verkoj:
Laminarioj (Poemaro 2016)

Tradukoj:
Xosé Neira Vilas: Memoraĵoj de kampara knabo (Romano 2017)
Begoña Paz: La vundo (Novelaro 2019)
Carlos Casares: Vundita vento (Novelaro 2019)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj