Abel Montagut

MONTAGUT i Masip, Abel. 1953. Kataluno; mezlerneja instruisto pri la kataluna lingvo kaj literaturo. Naskiĝis en Llardecans. Lernis Esperanton dekkvarjara. Multaj neeldonitaj tradukoj de kataluna literaturo. Lia Poemo de Utnoa estas kunfandiĝo de pluraj diversgentaj eposoj. Verkas ankaŭ katalune.
Verkoj:
Poemo de Utnoa (epopeo originala, 1993)
Ausias March: Amkantoj (traduko de kataluna mezepoka poemo, 1993)
Karnavale : (maskita rakonto) (poemo, 1997)
La enigmo de l' ar@neo (romano, 2003)

Kontribuis al "La Deka logo" (2001).



Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj