Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov

NEKRASOV, Nikolaj Vladimiroviĉ. 1900-1938. Ruso; ĵurnalisto. Naskiĝis en Moskvo. Lernis Esperanton en 1915. En 1922 li kunfondis la kulturan revuon La nova epoko, kiu iĝis unu el la organoj de SAT. En 1923 li iĝis membro de la Centra Komitato de SEU. Li speciale okupis sin pri historio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo. Verkis poemojn, eseojn k.a. Kunlaboris pri Enciklopedio de Esperanto. Publikigis leterojn de Zamenhof.
Nekrasov estis arestita en 1938, kaj kulpigita pri tio, ke li "estis organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj". Pro tiu kulpo li estis mortpafita. Lia arkivo kaj biblioteko estis neniigitaj; supozeble, tiel pereis multaj liaj nepublikigitaj verkoj kaj tradukoj.
/Vikipedio
Verkoj:
Krono de sonetoj pri Esperanto (poemaro)
Tra USSR per Esperanto (1926)

Tradukoj:
Puŝkin: Eŭgeno Onegin (poemtraduko, 1931)
Majakovskij: Nubo en pantalono kaj Suno (poemtradukoj)
Drezen: Historio de la mondolingvo (kun N. Hohlov, traduko, 1928)

Poemoj de Nekrasov aperis interalie en Guto post guto (1923), Esperanta antologio : poemoj 1887-1957, Sub la signo de socia muzo (1987) kaj Moskvaj sonoriloj (2007).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj