Mauro Nervi
NERVI, Mauro.
1959. Italo; kuracisto. Naskiĝis en La Spezia (Italio, kaj doktoriĝis pri medicino (1978), germana literaturo (1994) kaj klasikaj literaturoj (1999). De 1984 laboras en la Kirurgia departemento de la Universitato de Piso. Esperantistiĝis en 1975 kaj publikigis en 1978 sian unuan originalan kolekton La turoj de l' ĉefurbo. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Kunlaboris kun diversaj revuoj, ĉefe Esperanto. En 1996 publikigis tradukon de la Metamorfozo de Kafka kaj en 2001 sian duan originalan kolekton Havenoj. Li verkas originale kaj kritike en la itala, en la germana kaj en esperanto, prizorgas la retpagon pri Kafka kaj plurfoje prelegis en diversaj kongresoj. De 2003 li estas prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio.
/La Ondo de Esperanto 92
Verkoj: Legu eseeton de István Ertl el 1996: MAURO NERVI Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|