Roberto Passos Nogueira

NOGUEIRA, Roberto Passos. 1949. Brazilano. Esperantisto de 1965. Instruis Esperanton (inkluzive de literaturo kaj lingvistiko) en la Kurso de la Universitato de Ceará, 1967-71. Verkis originalan kaj tradukan poezion, eseojn pri esperanta beletro kaj lingvistiko. Kontribuis al "Norda Prismo".

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Vojo kaj vorto (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1972)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj