|
OLŜVANGER, Imanuel.
1888-1961. Israelano; verkisto, tradukisto. Naskiĝis en Grajewo ĉe la limo inter Pollando kaj Litovio. Diplomito pri etnologio. Vojaĝis tra la mondo kiel cionista propagandisto, varbante ankaŭ al Esperanto. Verkis angle kaj hebree, tradukis hebreen. En Esperanto li verkis pri la juda koloniado de Palestino. Prezidis Palestinan Esperanto-Ligon de 1929. De 1959 akademiano. Konata oratoro Esperanta.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Eterna sopiro. (poemaro, 1925)
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |