Bertram Potts

POTTS, Bertram. 1895-1994. Anglo; verkisto, ĵurnalisto. Esperantisto de 1912. Vivis en Novzelando de 1911. Fratulo de Brita Esperantista Asocio, 1915. Prezidanto (1938-48) kaj honorofica dumviva prezidanto (de post 1948) de NZEA; redaktoro kaj recenzanto de "Official Bulletin" kaj "New Zealand Esperantist" 1944-64.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Progress Esperanto reader (legolibro, 1940)
Nokto da timo (rakontoj, 1971)
Infanoj de la malriĉuloj (traduko, 1972)
Poezia bukedo (poemoj, 1978)
La nova butikisto de Nukugaia (rakontoj, 1978)
Kaverno apud la maro (novelaro, 1983)

Liaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), Trezoro - la Esperanta novelarto (1989) kaj Tempo fuĝas (1995).



Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj