Nicolino Rossi

ROSSI, Nicolino. 1939. Sanmarina civitano; emerita hoteloficisto. Esperantisto de 1962. Diplomito de Itala Instituto de Esperanto en 1967, estras la Napolan Katedron de Itala Instituto de Esperanto. Membro kaj estro de la itala literatura rondo "La Patrolo" 1969-1979. Kunfondinto en 1969 kaj ano de la redakcia stabo de "Literatura foiro". Esperanto-instruisto kaj kursgvidanto en Napolo. Gvidis kaj gvidas televidkursojn de Esperanto ĉe loka televidentrepreno en la Napola regiono. Premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, iama kunjuĝinto ĉe la samaj BK por prozo kaj poezio. Verkis originale kaj tradukis italan poezion de G. Ungaretti, G. Leopardi, G. Pascoli, S. Penna, F. Petrarca, Dante Alighieri ktp. Tradukis napolajn kanzonojn. Recenzas kaj eseas pri literaturo. Verkis ankaŭ lernolibron, gvidlibron pri Napolo k.a. Lia poemkolekto Sur la vivopado en 1981 gajnis la premion La Verko de la Jaro.
Verkoj:
Ungaretti: La doloro (poemtraduko, 1975)
Sur la vivopado (originala poemaro, 1980)
Vittorio Russo: Danteskaj Itineroj (traduko, 2001)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

/propra mesaĝo 2008; Vikipedio 2012.


Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2011:
Nicolino Rossi (1939 - )

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj