Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov
SAĤAROV, Aleksandr Andrejeviĉ.
1865-1942. Ruso; instruisto. Studis matematikon en Kazan. Esperantisto de 1904. Fondis Esperantan librejon kaj instituton en Moskvo. Ĉefredaktoro 1909-17 de "La Ondo de Esperanto". Gvidanto de Moskva Esperanto-societo. Verkis plurajn lernolibrojn kaj vortarojn por rusoj. Aktivis eldone kaj movade ankaŭ post la revolucio; ano de la CK de SEU.
Verkoj: Superforta ambicio (originala rakonto, 1913) Sur la vojo al kunfratiĝo de popoloj (pri Esperanto en Esperanto kaj la rusa lingvo) La tuta lingvo Esperanto /Enciklopedio de Esperanto, 1934 Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|