Vladimir Vladimiroviĉ Samodaj

SAMODAJ, Vladimir Vladimiroviĉ. 1935-2021. Ruso; filologo-arabisto. Iam tradukisto en Alĝerio, Jemeno, Irako kaj Sirio. Poste ĵurnalisto, interalie gvidis la araban eldonon de "Moskvaj Novaĵoj". Naskiĝis en Odeso kaj travivis la militajn jarojn kiel orfo rifuĝante diversloke en Rusio. Esperantisto de 1958. Vicprezidanto de Komisiono pri Internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1970. Membro de internacia komitato de MEM, 1978. Vicprezidanto de Asocio de sovetiaj esperantistoj (ASE), 1979. Unu el la iniciintoj de SEJM. En 1989 la unua prezidanto de restarigita SEU. Kunredaktis ĉ. 35 broŝurojn de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj, 1965-76. Redaktis Esperanto-suplementojn al "Moskvaj novaĵoj", 1978-82 kaj iniciatis Esperantan provnumeron de ĝi en 1989. Samodaj jam en 1960-aj komencis traduki el la rusa kaj ukraina, kaj verki originale. En 1990-97 li eldonis 50 numerojn de la literatura revuo "Cerbe kaj kore". De 1995 ĝis 2012 redaktis "Scienco kaj kulturo". Honora Membro de UEA ekde 2004. En la lastaj jaroj li kun parto de sia familio loĝis en Belgio.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Nikolao Gudskov, 2002.

/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2012.

Verkoj:
Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999)
Konfesoj. Poeziaj provoj (poezio originala kaj tradukita 2005)
Esperanto kaj Vivo (membiografio, 2010)

Legu poemon de Vladimir Samodaj.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj