João José Santos
SANTOS, João José (1958). Portugalo. Naskiĝis en Lisbono. Trapasis diversajn profesiojn, interalie tiun de instruisto. Studis lingvojn kaj literaturon. Licenciiĝis pri filologio. Lernis Esperanton 27-jara. Estis estrarano de Portugala Esperanto-Asocio. Instruis Esperanton; verkis lernolibrojn por portugallingvanoj. En 2007 fondis kaj de tiam eldonas la kulturan revuon "La Karavelo". /Vikipedio.
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |