Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov
|
SAPOĴNIKOV, Viktor Sergejeviĉ.
1953. Ruso; lignohakisto, ĉevalbredisto, filmoprojekciisto, noktogardisto ktp en la Siberia urbo Jalutorovsk. Lernis Esperanton en 1980, konatiĝis unue kiel buŝa rakontisto. Kunfondinto de la samizdata almanako Sezonoj, al kiu li multe kontribuis. Kunlaboranto de "La Ondo de Esperanto".
Verkoj: Proverboj kaj sentencoj (aforismoj k.c., 1990) Ljusjka Benc (satiraj noveloj, 1992) Kontribuis al: Samideanoj (satiroj, 2006)
/Ljusjka Benc. Legu novelojn de Viktor Sapoĵnikov ĉe La Ondo. Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
![]()
|