James Denson Sayers

SAYERS, James Denson. 1888-1957. Usonano; aŭtoro angla kaj Esperanta. Kunfondinto de ELNA. Kiel usona oficiro en la okupita Germanio li helpis okazigi la unuan postmilitan renkontiĝon de germanaj esperantistoj en 1946. Sub la nomoj Denver Bardwell kaj Dan James li en 1935-54 verkis dudek anglalingvajn aventurromanojn pri la "Sovaĝa Okcidento". En 1929 li verkis "Can The White Race Survive?" (Ĉu la blanka raso povos transvivi?), kie li pledis kontraŭ "rasa miksiĝo" de homoj.

Verkoj:
Invito al ĉielo (romano, 1949)

/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
/ http://eo.wikipedia.org/wiki/James_Sayers

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj