Jan van Schoor

SCHOOR, Jan van. 1896-1955. Flandro; komunuma oficisto. Naskiĝis en Antverpeno. Kunlaborinto de Belga antologio (flandra parto). Ĉefredaktoro de "Flandra Esperantisto". Kunlaboris per poemoj en diversaj revuoj. Pro tute personaj motivoj forlasis la movadon en 1933, sed ĝin rekontaktis de post 1953.

Jan van Schoor - simpla melodio
Ludata sur violonĉel'.
Korflamoj junaj, rev-miel',
Eĉ velke ĉarma iluzio.

Sencela dolĉa nostalgio,
Sopir' je grava bagatel',
Jan van Schoor - simpla melodio
Ludata sur violonĉel'.

Kaj al ĉi milda idilio
De printemp-pluva akvarel'
Miksiĝas fortkolora bel'
De l' Pol-de-Monta poezio.

Jan van Schoor - simpla melodio.

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Amo kaj poezio (originalaj poemoj, 1928)
Musset: La du amatinoj: Kapricoj de Mariano (traduko, 1929)
Baekelmans: Elektitaj noveloj (traduko, 1931)
Timmermans: Pallieter (traduko, 1933)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 482.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj