Zdravko Seleš

SELEŠ Zdravko.

1962. Kroato; gimnazia profesoro de kroataj lingvo kaj literaturo. Naskiĝis en Djurdjevac. Esperantistiĝis en la jaro 1977 kaj estis unu el la gvidantoj de Esperanto-klubo "Koko" en Djurdjevac. Plej multe okupiĝis pri kulturaj aferoj, kies pinto estis redaktado de literatura kaj kultura revuo "Koko". Li tradukis kaj verkis poezion en Esperanto. Kroatigis verkojn el Esperanto. Liaj originalaj poemoj eniris "Kroatian Esperantan Poemaron" (1991) kaj en la sama jaro aperis lia dulingva (kroata-Esperanta) poemaro "Noćnik - Noktulo". Kroatlingve li verkas poeziaĵojn, eseojn, literaturajn kritikojn kaj novelojn. Eldoniĝis tri nacilingvaj poemaroj. Gvidis Esperanto-kursojn en mezlernejo. Membro de Unuiĝo de kroataj literaturistoj ekde 2001.

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).

Verkoj:
Noktulo (poemaro, 1991)
Sonĝoj kaj ombroj (poemaro, 2012)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj