Senka Tomić
TOMIĆ Senka.
1961. Naskiĝis en Jagodina, Serbio. Mezlerneja profesorino de muziko. Esperantisto ekde 1989. Prilaboris arkivon de la E-societo “Sreten Aĝiĉ” en Jagodina. Verkas poezion serblingve (poemaro Stihovi za prijatelje, 2002), esperante kaj angle; rakontojn, fabelojn (Ŝercema fungo, Akvofeo sur perla fundo k.a.) kaj porinfanan bildlibron pri esperanto (Ĉe la verda breto). Verkis la unuan esperanto-serban vortareton metitan en interreton. Ŝi kolektis e-tradukitajn serbajn popolkantojn kaj laboras pri serba turismo interrete. Estas premiita por laboro sur pedagogia kaj poezia kampoj.
Verkoj: / Lampiro en mozaiko. Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|