Ivan Ŝirjaev
ŜIRJAEV, Ivan Genadjeviĉ. Pseŭdonime Ivan Malfeliĉulo. 1877-1933. Ruso. Naskiĝis en Vereteja, gubernio Jaroslavl. Pastro kaj instruisto. Studis en religia seminario en Jaroslav. Esperantisto de 1895. Premiita en literaturaj konkursoj de SFPE, La Ondo, Floraj Ludoj, BEA. Kontribuis literature al multaj Esperanto-gazetoj, i.a. "Lingvo Internacia", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo". Al li apartenas tre grava iniciato: ĝis majo 1930 li kompilis - en la plej papermanka tempo sur ĉiaspecaj slipoj - proksimume 2.100 notojn sub la titolo Esperanto-Enciklopedio, kiu materialo iĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (1933-34).
Verkoj:
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
Sep rakontoj (noveloj 1906; 2a eld. 1908, aperintaj sub la pseŭdonimo "Ivan Malfeliĉulo"),
La ciganino (novelo en brajla preso 1907),
Tra la loko ensorĉita (noveloj 1913),
Forta impreso (noveloj 1914),
Peko de Kain (noveloj 1932),
En la vagono kaj aliaj rakontoj (1937).
Inkubo (rakonto 1991)
La nova vivo (romaneto/novelego 1993)
La dormanta grafino (noveloj 1993)
Sen titolo (romano 1995)
/Sezonoj 1992
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 533.
Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2014:
Ivan Ŝirjaev (1877-1933)
Legu la novelon Tra la loko ensorĉita.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj