Vesna Skaljer-Race

SKALJER-RACE, Vesna. 1911-2000. Jugoslavino; verkistino. Esperantisto de 1956. Kursgvidanto; diversaj postenoj en la enlanda movado, direktoro de Esperanto-instituto por Serbio ĝis 1960; per dek kvin premioj en la Belartaj Konkursoj ŝi iĝis ties tria plej premiita aŭtoro. Kontribuis al la revuoj "La Progreso" kaj "La Suda Stelo". Tradukis la tekstojn por la kvar kantoj sur la disko "Diego kantas en Esperanto". Tri libroj en nacilingvo.
Verkoj:
Maristo surmaste (poemoj, 1969)
El la vivo (rakontoj, 1977)
Tradukoj:
Risojević: Bosniaj elegioj (1986)
Čerkez: Espanja Espanja (1986)
Horozović: Familio Talhe (1991)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Esperanto 1133.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj