Stanislav Tomić

TOMIĆ Stanislav.

1879-1932. Kroato; inĝeniero. Naskiĝis en Lič (Kroatio) kaj mortis en Kolombio. Infanaĝe vivis en Bela Palanka kaj Negotin (Serbio). Esperantisto li fariĝis en 1908. Estis pioniro de Esperanto en Kroatio. Prezidanto de Zagreba Esperanto-Societo. Li gvidis multajn kursojn por laboristoj, kunlaboris en "Kroata Esperantisto", verkis filozofian verkon "La vojo al vero" (Parizo, 1910), gramatikon por kroatoj "Esperanto en 33 lecionoj" (Zagreb, 1919) kaj "Du sudslavaj popolafabeloj" (Zagreb, 1919). Verkis ankaŭ kroate. Pro politikaj cirkonstancoj li devis elmigri al Usono. En Sudameriko li fariĝis inĝeniero. Kiel konstruinĝeniero li restadis en Sudameriko konstruante vojojn kaj fervojliniojn. Longtempe restadis en Amazonio kaj Andoj.

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj