James Herbert Sullivan

SULLIVAN, James Herbert (Bert). 1912-1993. Brito; instruisto. Lernis Esperanton 19jara uzante kvinsemajnan senmovon pro vundita piedo. Fondis la organizon Geonkloj Esperantistaj por servi al infanoj lernintaj Esperanton. Profesia Esperanto-instruisto en duagrada lernejo. Krom noveloj kaj rakontoj por infanoj li verkis ankaŭ lernolibron por infanoj, Secondary School Esperanto (1968). Kunlaboris en "Heroldo", "Fonto", "Monato" k.a. revuoj.

/Fonto 176.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La junaj detektivoj (1953)
La junaj trezorserĉantoj (1968)
La longa marŝo (1968)
La vualo de l' tempo (1985)
Sub influo de alkoholo (1991)

Li estas reprezentita en Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj