Teo Ŝvarc / Teodoro Schwartz / Tivadar Soros

ŜVARC, Teo / SCHWARTZ, Teodor / SOROS, Tivadar 1894-1968. Hungara judo; advokato. Pseŭdonime ankaŭ Teo Melas. Lernis Esperanton dum la unua mondmilito de sia soldata kamarado Pál Balkányi. Kunfondis "Literatura Mondo" en 1922 kaj redaktis ĝin ĝis 1924. Lia membiografio Maskerado ĉirkaŭ la morto estas tradukita en plurajn lingvojn. Patro de George Soros.
Verkoj:

Modernaj Robinzonoj (membiografia rakonto 1924)
Maskerado ĉirkaŭ la morto (membiografia rakonto 1965)


/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 483.

/Marinko Ĝivoje: Panorama rigardo super la Esperanta literaturo, 1979.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj