Sándor Szathmári

SZATHMÁRI Sándor. 1897-1974. Hungaro. Verkisto, maŝininĝeniero. Naskiĝis en Gyula. Esperantisto de 1932. Jam kiel 20-jarulo verkis por hungaraj gazetoj. Lia ĉefverko, la - ankaŭ en la hungara literaturo - elstara satira romano Vojaĝo al Kazohinio, estis preta en Esperanto (kaj parte ankaŭ en la hungara) en 1938. Literatura Mondo akceptis ĝin por eldono. Pro la politikaj okazaĵoj kaj la milito la eldono tiuloke malebliĝis kaj nur en 1958 eldonis ĝin SAT, dum tri eldonoj aperis de la sama en Hungarlando post la milito. La romano reliefigas la malsaman ritmon de la homa animo kaj menso, aŭ, per aliaj vortoj, de la psiĥo kaj de la teĥniko.

Legu pli detale pri Sándor Szathmári en Vikipedio.

Verkoj:

Vojaĝo al Kazohinio (romano 1958)
C. Rossetti: Tréfán kívül (tradukita romano 1958 el Esperanto: Kredu min, sinjorino! ),
Maŝinmondo (originala novelaro 1964).
Kain kaj Abel (originala novelaro 1977).
Perfekta civitano (originala novelaro 1988).

Kunlaboris per noveloj en "Belarto", "La nica literatura revuo", "Norda Prismo", "Sennacieca Revuo" k.c. La ĉefaj trajtoj de lia rakontarto estas: senbeliga satiro, kvazaŭnaiva kaj ver-esplora filozofiemo.
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

Legu novelojn de Sándor Szathmári:
Satiraj rakontoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Novelaroj