Alexander William Thomson

THOMSON, Alexander William. 1896-1982. Brito; komerca komizo. Naskiĝis en Hammersmith apud Londono. Esperantisto de 1911. Fondinto de Skolta Esperantista Ligo (1918). Kunfondinto de la brita Sudorienta E-Federacio (1921), kies kasisto li estis ekde 1956. Liaj poemoj aperis en "Esperanto", "Norda prismo", "Heroldo" k.a. revuoj.


/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 540.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Rimvortaro esperanta (1918)
Memuaro pri geografiaj nomoj (1959)
Gutaro (poemaro, 1979)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj