Éva Tófalvy

TÓFALVY, Éva. (Pli frue Tófalvi.) 1947. Hungarino; altlerneja instruisto, ĵurnalisto. Naskiĝis en Mohács. Diplomiĝis kiel filologo pri Esperanto kaj la hungara en la Universitato Eötvős Loránd, Budapeŝto, kaj pri la hungara filologio kaj biblioteka scienco. 1994-97 laboris kiel kalvinisma pastro, 1997-98 instruis pri kalvinismo en katolika altlernejo. Esperantisto de 1965. Dum tri jaroj skribis materialojn por la priesperanta elsendado de la Hungara Radio. Kunlaboris en "Fonto", "Hungara vivo" k.a. revuoj. Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Ĉefaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante, kiu gajnis la premion Raymond Schwartz en 1980.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Kontribuis per du eseoj al Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo premiitaj en la Belartaj Konkursoj. UEA 2012.

Verkoj:
Kiuj semas plorante (kun Oldřich Kníchal, romano 1980)
La liberiĝo (romano 2019)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj