Nevenka Tomić
TOMIĆ Nevenka.
1946. Kroatino; artisto kaj tradukisto. Naskiĝis en Mursko Središče - Varaždin. Lernis Esperanton de Stevan Stojnić kaj Tibor Sekelj antaŭ 1970. Verkas originalajn poemojn, novelojn kaj recenzojn en Esperanto kaj tradukas. Ŝiaj verkoj aperis en diversaj gazetoj ("Koko", "El Popola Ĉinio" kaj aliaj). Tradukis el la makedona literaturo. Gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Estis prezidanto de Esperanto-societo "Fervojisto" kaj sekretario de Makedonia Esperanto-Ligo. Artikoloj ŝiaj aperis en nacilingva gazetaro en Makedonio Verkoj:
"Kiel, kien" (originala poemaro, 1990)
/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|