Endre Tóth
TÓTH Endre
1931-1981. Hungaro; muzikisto. Aŭtoro de rakontoj Esperantaj kaj hungarlingvaj.
Dekkvarjara, unu tagon antaŭ la falo de faŝismo en Hungario, li blindiĝis pro eksplodanta mino. Studis orgenan kaj pianan ludadon ĉe Budapeŝta Muzika Akademio. Laboris kiel pianisto en diversaj orkestroj. Verkis hungarlingvajn novelojn por blindula revuo. Lernis Esperanton en 1960 aŭ 1965. Verkis originalajn novelojn por "Hungara Vivo".
Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Lia
novelaro "Lappar, la antikristo", aperinta postmorte, iĝis "La verko de la
jaro" en 1982. Verko: Lappar, la antikristo (Novelaro, 1982) /Miĥalkov: Beletraj eseoj, 1986 Legu la novelojn
Groto kaj Lappar, la antikristo. Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |