Eduard V. Tvarožek
TVAROŽEK, Eduard Vladimír. Pseŭdonime GAZDA, Vladimír.
1920-1999. Slovako; instruisto, redaktoro. Naskiĝis en Horný Ďur. Esperantisto de proksimume 1933. Pro politika persekuto estis malliberigita kaj poste en la 1950-aj jaroj laboris en brikfarejo. Verkis lernolibrojn por slovakoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Verkis kaj tradukis el la slovaka poezion, kantojn, teatraĵon, didaktikaĵon. Tradukis slovaken el kaj per Esperanto. /Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2012.
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|