Tyburcjusz Tyblewski
TYBLEWSKI, Tyburcjusz.
1933-1998. Polo; socipsikologo, verkisto. Esperantisto de 1951. Senatano de AIS kaj dekano de ties morfoscienca sekcio, membro de Internacia Scienca Asocio E-ista, li verkis beletre kaj fake, i.a. rakontarojn, studojn kaj multajn artikolojn en "Scienca Revuo", "Monato" ktp. Li tradukis el la pola, i.a. Formoj de vizaĝo de T. Różevicz (1987) kaj antologion de infanaj verkoj (La peto persisti, 1996). Li plurfoje prelegvojaĝis en Francio kaj prelegis en Internacia Kongresa Universitato (Montpeliero, 1998). UEA-delegito pri instruado kaj turismo. Premiita en la Belartaj Konkursoj.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|