Ueyama Masao
UEYAMA Masao.
1910-1988. Japano; horloĝisto. Esperantisto de 1935. Li debutis kiel Esperanta aŭtoro en la revuo "l'Omnibuso" (1964) per rakonto "Knaba hejtisto", kaj en la 60-aj jaroj li tie plu publikigis rakontojn kaj poemojn.
Kelkfoje premiita en belarta konkurso de japana kaj universala kongresoj. Kunlaboris en Hajkista Klubo (1967-73). Kompilis kun Miyamoto Japana variacio (1978), Hajka antologio (1981). Verkoj: Ne grimacu! (rakontoj, 1967) Pardonon! (rakontoj, 1970) Invit' al japanesko (kun Miyamoto, originala poemaro 1971) Por forviŝi la memoron pri ŝi (poemaro, 1974) Mi amas... (rakontoj, 1977) Japana variacio (1978) L'Omnibuso kun la tri pasaĝeroj (1980, kun Miyamoto Masao kaj Saitô Eizô, rakontoj, poemoj originalaj kaj tradukitaj)
Tradukoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj Noveloj/rakontoj |