Krys Williams (Ungar, Bottrill)
|
WILLIAMS, Krys (UNGAR, Krys) ,(BOTTRILL, Krystyna). 1954. Britino; medicina tradukisto. Doktoro pri imunologio. 1979-84 vivis en Zagrebo. De 1989 ĝis 2003 laboris en fonduso por anstataŭigo de bestoj en medicinaj eksperimentoj. Esperantisto de 1985. De 1987 verkas poezion kaj eseojn en Esperanto. Kunlaboranto de "Fonto". Premiita en la Belartaj Konkursoj kaj Internaciaj Floraj Ludoj.
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio
Verko: Legu la blogon de Krys Williams (kun poemoj).
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
![]()
|